1 - Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton.
2 - Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo.
3 - Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.
4 - Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro.
5 - Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie.
6 - Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano.
7 - Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
8 - Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
9 - Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
10 - Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
11 - Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
12 - Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.
13 - Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
14 - diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
15 - nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
16 - Tial mi lin skurĝos kaj liberigos.
17 - Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
18 - Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
19 - kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.
20 - Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
21 - sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.
22 - Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
23 - Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
24 - Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo.
25 - Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
26 - Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.
27 - Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li.
28 - Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
29 - Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
30 - Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin.
31 - Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
32 - Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
33 - Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
34 - Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.
35 - Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
36 - Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,
37 - kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin.
38 - Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.
39 - Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.
40 - Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno.
41 - Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan.
42 - Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.
43 - Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.
44 - Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis;
45 - kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.
46 - Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
47 - Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo.
48 - Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston.
49 - Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
50 - Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
51 - (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
52 - irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.
53 - Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis.
54 - Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.
55 - Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.
56 - Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.